DoronModan
New member
אפרופו ŝ/li
ידיעה חדשותית שקיבלתי במין עלון אינטרנטי שמביא ידיעה עיתונאית בפורטוגלית לצד אספרנטו. הנה ידיעה טרייה אתמול, באספרנטו בלבד:
Svedujo decidis enhavigi en la oficialajn svedlingvajn vortarojn, ekde la venonta aprilo, unu homan neŭtran pronomon, laŭ anoncis hodiaŭ (en la 24-a de marto) la editoroj de la Sveda Akademio.
La nova pronomo, kiu aldoniĝos al la ordinaraj “li” kaj “ŝi”, estos unu el la 13 mil novaj vortoj, kiuj kunkonsistigos la renovigotan eldonon de la vortaro de la Sveda Akademio SAOL.
La pronomo, kiu nomiĝas “hen” en la sveda, estas uzata por aludi al homo, ne montrante ties ĉi genron, aŭ ĉar li/ŝi estas nekonata, aŭ ĉar li/ŝi estas transgenra. Ĝi ankaŭ povas esti uzata, kiam oratoro aŭ verkisto konsideras, ke la identigo de onia genro estas superflua informo.
“Por tiuj, kiuj uzadas ĝin, la enhaviĝo de tiu pronomo en la vortarojn, ekde nun, estas kompreneble grava afero” - asertis unu el la editoroj, Sture Berg, en deklaroj al la franca novaĵagentejo AFP.
La deveno de tiu nova vorto havas sian originon en la sepa jardeko (sesdekaj jaroj), sed tiam ĝi ne sukcesis elstariĝi.
Tiu homa pronomo de neŭtra genro reaperis ĉirkaŭ en la jaro 2000, kiam sveda transgenra komunumo komencis diskonigi ĝian utiligadon.
Nuntempe la pronomo “hen” troveblas en oficialaj tekstoj, juĝaj decidoj, libroj kaj en la sveda socia komunikado.