לכל אוהבי טולקין
(מומלץ לקרוא בקול. לגבי הגיית האותיות והמילים אני מפנה אותכם להודעה שלי: "ללמוד לקרוא ב-E-o")
(מומלץ לקרוא בקול. לגבי הגיית האותיות והמילים אני מפנה אותכם להודעה שלי: "ללמוד לקרוא ב-E-o")
Valinor´ -------------- Post longaj bataloj Mi lavis en rojoj armilojn, Sed jen – la rivero Elfluas en bluan senfinon. Kaj birdo de l´maro Revekis antikvan destinon Kaptantan nur filojn De l´ nobla Krepuska Elfaro. Nin tordante ploras mevo Kaj vekiĝas nia revo Kies nomo kvazaŭ or´... Tie ni renkontos fratojn, Mevoj gvidos la boatojn, Venu ni al Valinor´! Mirinda scipovo – Nek resti nek paŝi el rondo, Kaj kuni kaj fori Tuŝante nin el la lontan´. Elmara ombrido Plaŭdantas per plumoj de ondo Por firme enkori Je ĉiu teran´... Ni venos al Valinor´!.. Finiĝis milito Per venka atingo de l´ celo, Sed jen – la rivero Elfluas en bluan senrandon, Kaj birdo de l´ Maro Per krio min tiras en landon Restantan la stelo Por nobla Krepuska Elfaro. Blankaj plumoj, akra beko, Mevo damnas nin al neko: Nek ĉi-tie nak en for´ Ni trankvilos ni kvietos – Mevoj krios kvazaŭ petos: Venu vi al Valinor´. Diabla mispovo – Nek stari nek fali mortante Pro ĝia enveno, Pro ĝia veneno en kor´ – Elmara ombrido Nin vokas ĉu krie ĉu kante... De tiu momento Ni vivas laŭ mor: Ni venos al Valinor´!.. Ivan Naumov 02/03.08.1993