מבחן KER
לפני כמה ימים היה כאן דיון, שנעלם משום מה, על מבחן ה-KER. תהו כאן מדוע אנשים ניגשים למבחן זה. שאלתי את ידידתי לואיזה מדוע ניגשה למבחן, ולהלן תשובתה (היא אישרה לפרסמה כאן):
Mi ekzamenighis pro la jenaj kialoj:
1.
Oni uzas tiujn ekzamenojn kiel tauga reklamo pri vivanta lingvo, rekonata de internacia institucio. Oni kutime opinias, ke E-o estas “lingvo kiun chiuj esperantistoj lernas, sed neniu scipovas”. La nombro de homoj kiuj ekzamenighis je nivelo C1 (la plej alta) pruvas ke ja ekzistas homoj kiuj scipovas ghin. Ju pli granda estos tiu nombro, des pli bone. (Oni ankorau ne organizis ekzamenojn por la nivelo C2, kiu estas la nivelo de denaska lingvo.)
2.
La ekzameno mem estas amuza, char oni uzas humurajn tekstojn, tiel ke oni pasigas kelkajn horojn en agrabla etoso.
3.
Mi estas en la redaktostabo de la revuo IPR (Internacia Pedagogia Revuo), kaj oni petis min skribi miajn impresojn pri tiu sperto, por helpi al la teamo de instruistoj kiuj organizas la ekzamenojn KER. Mi ne plu rememoras chu mi vere verkis artikolon post la ekzameno. Mi rememoras, ke mi skribis pri tio retmesaghon al Boris KOLKER, kiu estis ano de la komisiono kiu organizas la ekzamenojn (vershajne ankau nun li okupighas pri tio). Boris plusendis mian mesaghon al la aliaj anoj de la komisiono kaj mi ricevis varman dankleteron pro miaj rimarkoj, kritikoj kaj sugestoj.
Mi devas konfesi tamen, ke la chefa kialo por alighi al KER estis mia tre granda deziro partopreni la UK-on en Bjalistoko. Chiuj aliaj argumentoj estis pli-malpli pretekstoj.