Programo por la venonta semajno en la klubo, 28.6.16
Karaj geamikoj,
Jen la programo por la venonta semajno, 28.6.16, en Merkaz Bikure Haitim:
Ĉi-foje Eldad denove gvidos la vesperon, prezentante al ni novajn vortojn enkadre de la ludo "Enciklopedia", en kiu nia tasko estos ĉerpi el la ĉefvorto aliajn subvortojn. kiel eble plej multajn.
Povas esti, ke Jehoŝua prezentos al ni mallongan aldonon, se li troviĝos dum tiu posttagmezo en Tel-Avivo.
Vi ĉiuj estas bonvenaj,
Miĥal kaj Eldad