Memorigo pri la programo en la proksima kluba kunveno
Karaj geamikoj,
Lundon, 28.5.18, Mikaelo gvidos kunan kantadon, kiel antaŭ unu monato.
Tial li petas, ke tiuj kiuj ĉeestis lastan fojon kaj ricevis kantaretojn, kunportu la kantareton al la proksima kunveno.
Post la kluba renkontiĝo okazos la sekva leciono en la kurso de Esperanto por komencantoj, de Doron.
Ĝis la revido en la klubo,
Miĥal kaj Eldad