DoronModan
New member
Enigmo
Arkeologo aŭdis onidiron, ke en kaverno en la dezerto estas kaŝita trezoro: granda peco de oro. Li vojaĝis tien kaj prenis la oron. Sed li perdis sian vojon, kaj ne sciis kiel eliri el la dezerto. Li trovis ĉiĉeronon kaj petis lin konduki lin el la dezerto, do la ĉiĉerono diris: "Mi povas konduki vin el la dezerto, tio daŭros 7 tagojn, sed fine de ĉiu el la 7 tagoj, vi devos doni al mi seponon de la oro". La arkeologo konsentis, sed havis malfortan tranĉilon, kiu taŭgas por nur 2 tranĉoj.
ENIGMO: kion la arkeologo faris por doni seponon de la orpeco al la ĉiĉerono fine de ĉiu tago, dum sep tagoj, farante nur du tranĉojn?