

Saluton,
Post iom longa foresto mi decidis "viziti" la (= tiun ĉi) forumon. Interalie eble mi malfermos kelkajn novajn afiŝarojn; ĉar mi ne ŝatas ekstertemajn respondojn kiuj superas la ĉefajn, enhavriĉajn afiŝojn, mi petas ke se iu volas afiŝi "bonrevenon" aŭ aliajn similaĵojn ŝli faru tion kiel respondon al tiu ĉi mesaĝo kaj ne al aliaj kies temoj ne inkluzivas mian revenon (almenaŭ portempan) al la forumo


Cetere, mi rimarkas ke multaj aferoj ŝanĝiĝis en la sistemo. Eble mi bezonos helpon por elturniĝi, kaze ke mi uzos la malnovajn metodojn por diversaj "efektoj" kaj ke ili ne plu funkcias... Ankaŭ tiajn aferojn preferindas pridiskuti ĉi tie kaj ne aliloke.
Ĝis la reskribo...