תקנון התחרות :
Regularo de la dua konkurso Teo kaj Amo (1)
- Partoprenos ĉiuj!
- Limdato por sendi filmojn estas la 30a de novembro 2016.
-Ĉiu filmo devas havi elementon “teo”.
-Ĉiu filmo estu minimume 2 kaj maksimume 15 minutojn longa.
- La filmo estu en la formato MPG, MPEG-4, WMV, AVI, MP4, MOV,1920x1080, 16:9, 25p
-Estas permesitaj desegnaj, muzikaj, dokumentaj, teatraj filmoj kaj aliaj.
-Uzeblas iu ajn aparato por filmado, ekz. poŝtelefono, filmkamerao kaj similaj.
-Ĉiu lingvo de la mondo povas esti uzata.
-Filmfarantoj mem aldonu subtitolojn esperantajn. Se li/ŝi ne estas esperantisto, do aldonu subtitolojn nacilingvajn. La subtitoloj devas inkludi komencon kaj finon de la filmeto, ankaǔ nomojn de filmfarantoj.
Samtempe konservu sensubtitolan version de la filmo.
- Filmfarantoj faru bonkvalitan afiŝobildon de la filmeto, 57cm x 84cm (larĝo x alto), la formato estu JPG kaj PDF.
- Filmfarantoj skribu vivresumon (ĉirkaǔ 250 vortoj) kaj preparu almenaǔ 2 personajn/grupajn fotojn, unu estu horizontala (3264 px x 2488 px) kaj la alia vertikala (2488px x 3264 px), ĉiu foto pezu almenaǔ 2M.
- Ĉiu partoprenanto (persono aǔ teamo) rajtas sendi pli ol unu konkursaĵo;
Ĉiu konkursaĵo rajtas gajni plurajn el la premioj;
- Ĉiu konkursaĵo rajtas partopreni en aliaj konkursoj
La konkursaĵoj, kiuj partopenis en la unua konkurso “Teo kaj Amo” (2014-2015), ne rajtas partopreni en la dua kaj eventuale pluaj;